Kio estas Tokipono?
Tokipono estas planlingvo, kiun kreis en 2001 lingvemulo Sonja Lang. Komence, eta komunumo de entuziasmuloj aperis, kaj ĉirkaŭ 2020 la lingvo rapide populariĝis. Nun ĝi estas la due plej vaste parolata planlingvo, post Esperanto!
La dezajno de Tokipono celas simplecon kaj amuzon. La sonoj facile lerneblas. La ĉ. 130 vortoj sence vastas, kaj ĉiu vorto aparte interesas. La gramatiko simplas baze, kaj potencas kiam necese.
Vi trovos Tokiponon en retaj ejoj, kantoj, podkastoj, revuetoj, kaj libroj. La lingvo estas tre diverse uzebla – per sufiĉa lerteco, vi povas lerni paroli pri ĉio, de vetero ĝis mondaj novaĵoj, de amo ĝis mikrotoneco, de kalkuli bovinojn ĝis investada strategio.
Kio estas Wasona?
Ekzistas multaj manieroj lerni la lingvon. Por ĉi tiu kurso, ni kunmetis ~30 mallongajn lecionojn. Vi malrapide lernos novajn vortojn kaj gramatikaĵojn. Post ĉiu leciono, vi povos ekzerci vin pri vortoj per interaga ludeto. Post ĉiuj ~10 lecionoj, ni povos superrigardi kaj vidi kiel homoj uzas Tokiponon por diversaj celoj: rakonteto, dialogo, kanto. Foje vi trovos oftan demandon aŭ interesan diskuton post la leciono.
La kurso ne igos vin flua parolanto, sed ĝi preparos vin por sukcesi! Post sufiĉe legadi kaj ekzercadi, vi konos kiel la lingvo funkcias. Vi povos interparoli, legi, kaj aŭskulti. Legi la kurson postulas kelkajn tagojn aŭ semajnojn, sed evoluigi la intuicion kaj la rapidecon de lerta parolanto postulas monatojn aŭ jarojn.
Konsiloj por plej profiti de la kurso:
- Laŭtlegu ĉiun ekzemplon!
- Kiam la ekzerca ludeto diras ke vi malĝuste respondis, provu klarigi al vi mem kio malĝustas kaj kial. Ĉiam estas klarigo pli supre!
- Fojfoje vi ne sukcesos kompreni ion. Ne ĝeniĝu! Alparolu lertan parolanton, kiu certe klarigos bonkore. Ĉiam estas afablaj homoj kiuj volonte helpos vin lerni!
– kala Asi
Noto de tradukisto
Esperanto kaj Tokipono havas longan interligitan historion. Mi esperas ke mia laboro daŭrigas ĝin.
– jan Tepo