Course · Library · News · Discord · More
wasona.com

leciono 1: elparolo

Tokipono havas nur 9 konsonantojn kaj 5 vokalojn. Klaku ĉiun por aŭdi ĝin!

Konsonantoj

LipajAntaŭ­langajMal­antaŭ­langaj
mn
ptk
s
wlj

Vokaloj

AntaŭajMezajMalantaŭaj
iu
eo
a

Se vi parolas Esperanton, ĉiujn ĉi vi jam konas!

Esperante, eblas havi en unu silabo multajn konsonantojn antaŭ kaj post la vokalo: postscio, ekssklavo, transskribi. Sed tokipone, nur unu konsonanto rajtas stari antaŭ vokalo, kaj nur n rajtas stari post vokalo: ken, li, wan, a.

Malsame ol Esperanto, la akcento ĉiam venas sur la unua silabo: po, ala, kaj ankoraŭ same sur longaj vortoj: kalama, akesi.

Ni aŭskulti kelkajn tokiponajn vortojn:

Klaku ĉiun vorton por aŭdi ĝin!

VortoSignifoKonsiloj
sunosunoIo konata!
nanpanombroNi skribas np, sed plej ofte elparolas mp!
kalamasonoEkzercu akcenti la unuan silabon!
akesilacertoVortoj povas komenciĝi per vokalo!

Vidu ankaŭ