Nun vi scipovas legi Tokiponon, do ni lernu legi vortojn kaj frazojn! Jen kelkaj vortoj por aferoj:
soweli
terbesto, ekzemple kato, hundo, bovino, muso, elefanto
terbesto, ekzemple kato, hundo, bovino, muso, elefanto
waso
birdo, ekzemple kolombo, ansero, gufo
birdo, ekzemple kolombo, ansero, gufo
pipi
insekto, ekzemple muŝo, formiko, papilio, araneo
insekto, ekzemple muŝo, formiko, papilio, araneo
kasi
planto, ekzemple trifolio, olivarbo, kakto, musko
planto, ekzemple trifolio, olivarbo, kakto, musko
Kaj jen kelkaj vortoj por agoj:
moku
konsumi
konsumi
lukin
vidi
vidi
sona
scii, koni
scii, koni
Tre ofta tipo de frazo nomiĝas “subjekt-objekt-verba” frazo. Tio signifas ke afero (la subjekto) faras ion al alia afero (la objekto). Ni faru kelkajn frazojn:
soweli li moku e kasi.
La besto manĝas plantojn.
soweli li moku e kasi.
La besto manĝas plantojn.
waso li moku e pipi.
La birdo manĝas insektojn.
waso li moku e pipi.
La birdo manĝas insektojn.
pipi li lukin e soweli.
La insekto vidas beston.
pipi li lukin e soweli.
La insekto vidas beston.
waso li sona e kasi.
La birdo konas la arbon.
waso li sona e kasi.
La birdo konas la arbon.
Jen kion ni povas lerni:
- La vortordo estas same kiel kutime en Esperanto: subjekto, verbo, objekto.
- li estas rolvorteto kiu montras la verbon.
- e estas rolvorteto kiu montras la objekton.
La esperanta traduko enhavas kromajn vortojn kaj vorterojn kiel “la”, “-j”, “-as”, sed tiuj estas divenoj! La tokipona frazo ne klarigas ĉu temas pri simple iu birdo aŭ “la birdo”. Dum longa interparolado, tio iĝas sufiĉe klara!
( li kaj e eble ŝajnas nenecesaj komence. Ni lernos kial ili necesas, sed unue, ni devas lerni pli pri vortroloj!)