Nun vi konas kelkajn substantivojn (aferojn) kaj verbojn (agojn). Ni aldonu adjektivojn (priskribojn)! Ni enmemorigu kelkajn:
granda, grava
malgranda, eta, juna
bona, plaĉa
malbona, malplaĉa
forta, mirinda
multescia, saĝa
ĉarma, dolĉa
Esperante, adjektivoj plej ofte venas antaŭ la substantivo. Sed tokipone, ili ĉiam venas poste:
granda besto
malgranda insekto
ĉarma birdo
Kvankam komprenebla, ĉi tiu ordo estas iom nekutima en Esperanto. Ĝi estas tamen kutima en la franca, irlanda, araba, malaja, kaj multaj aliaj. Klarigu al vi tiel: la unua vorto ĉiam estas la plej grava!
Ni faru kelkajn frazojn kun priskriboj:
waso li lukin e soweli suwi.
La birdo vidas ĉarman beston.
soweli wawa li moku e kasi suli.
La forta besto manĝas grandajn plantojn.
pipi ike li moku lili e soweli.
Malafablaj insektoj iomete mordas la beston.
Se vi sentas tiujn frazojn tre longaj kaj lacigaj, ne zorgu! Baldaŭ ni vidos kelkajn malpli longajn frazojn. Memoru: li kaj e estas viaj amikoj! Ili helpas vin tranĉi longan frazon en tri partojn: la subjekton, la verbon, kaj la objekton:
La saĝa birdo...
...bone konas...
...malgrandajn insektojn.
waso sona li sona pona e pipi lili.
La saĝa birdo bone konas malgrandajn insektojn.
Jen interesaĵo: Esperante, adjektivoj funkcias nur ĉe substantivoj. Sed tokipone, ili funkcias ankaŭ ĉe verboj: ete mordi ~ moku lili, bone koni ~ sona pona. Tokipono ne distingas inter adjektivo kaj adverbo.