Course · Library · News · Discord · More
wasona.com

leciono 5: vortroloj

Kelkaj el vi eble rimarkis ke mi enkondukis la vorton 󱥡 sona dufoje, unue kiel verbo ‘scii’, poste kiel adjektivo ‘saĝa’. Do kiun ĝi signifas? Kaj kiel vi scius?

Efektive, povas esti ambaŭ! Se ĝi venas post substantivo, ĝi estas adjektivo. Se 󱤧 li montras ĝin kiel verbon, ĝi estas verbo. Temas pri la ordo de vortoj en frazo!

Fakte, funkcias same ĉiuj vortoj: se vorto estas ĉu substantivo, ĉu verbo, ĉu adjektivo, ĝia rolo povas iĝi iu ajn alia! Funkcias simile kiel en Esperanto, kiel finaĵo povas laŭplaĉe kaj regule ŝanĝi la rolon de vorto. El la vortoj kiujn ni jam lernis, ni vidu kelkajn ekzemplojn:

󱤮
lukin
S: vidilo (~ okulo); V: vidi
󱤶
moku
S: manĝaĵo; V: manĝi, konsumi
󱥡
sona
S: scio (~ saĝo); V: scii; A: scianta (~ saĝa, multescia)
󱥣
suli
S: grandeco, graveco; V: pligrandigi, gravigi (~ emfazi); A: granda, grava
󱥔
pona
S: boneco; V: plibonigi; A: bona, plaĉa
󱥴
waso
S: birdo; V: birdigi; A: birda, birdeca, de birdo

Mi listigis nur iujn el la vortoj kiujn ni lernis ĝis nun – nur sufiĉe por vidi la sistemon:

Sed babilante, ni tokiponistoj eĉ ne devas pripensi tiujn regulojn plej ofte! La vortroloj komencas kunfandiĝi. Iam vi ne plu pensos pri tio, ĉu iu vorto estis originale substantivo aŭ verbo aŭ adjektivo. Ĝi iĝos unu aĵo!

Ni ekzercu nin uzi tiujn vortojn kiel substantivojn, verbojn, kaj adjektivojn:

󱤮󱤧󱥔󱤉󱥡
lukin li pona e sona.
Okuloj plibonigas scion.
󱤶󱤧󱥣󱤉󱥑
moku li suli e pipi.
Manĝo pligrandigas la insektojn.
󱤶󱤧󱥵󱤉󱥢󱤨
moku li wawa e soweli lili.
Manĝo plifortigas la malgrandan beston.

Vortordo gravas!

Pro tio ke iu ajn substantivo povas adjektiviĝi, kaj iu ajn adjektivo povas substantiviĝi, vortodo vere gravas! Vidu kiel tiuj du frazoj malsame signifas:

󱥢󱥣
soweli suli
granda besto
󱥣󱥢
suli soweli
grandeco de besto
󱥢󱥣󱤧󱥡󱤉󱥣󱥢
soweli suli li sona e suli soweli.
La granda besto scias la grandecon de besto.

Ankaŭ li kaj e gravas!

Ĉu vi memoras kiel li kaj e ŝajnis iom nenecesaj? Nun ĉar ni scias ke iu ajn signifa vorto povas roli ĉie, kiel substantivo, verbo, aŭ adjektivo, ni povas finfine kompreni kiel ili gravas. Danke al ili, eblas distingi tiujn tre malsamajn frazojn:

󱥢󱥡
soweli sona
saĝa besto
󱥡󱥔
sona pona
bona scio; bone scii
󱥔󱥴
pona waso
boneco de la birdo
󱥢󱥡󱤧󱥔󱤉󱥴
soweli sona li pona e waso.
La saĝa besto helpas la birdon.
󱥢󱤧󱥡󱥔󱤉󱥴
soweli li sona pona e waso.
La besto bone konas la birdon.
󱥢󱤧󱥡󱤉󱥔󱥴
soweli li sona e pona waso.
La besto scias la bonecon de la birdo.

Se vi iam ajn konfuziĝas pri kiel legi aŭ skribi frazon, komencu per demando: “Kie estas la subjekto? Kie estas la verbo? Kie estas la objekto?”, kaj ĉio bonorde dividiĝas en frazerojn!