Verŝajne vi laciĝis pri frazegoj kaj klarigadoj pri vortroloj. Ni plifaciligu, kaj fingromontru aferojn:
tio, tiu
ni li soweli.
Tio estas besto.
ni li kasi.
Tio estas planto.
ni li moku suwi.
Tio estas dolĉa manĝaĵo.
ni li suli.
Tio estas grava.
ni li pona wawa.
Tio estas mirinde bona.
Estas niaj unuaj frazoj sen objekto, do ne estas e en tiuj frazoj!
Eble vi scivolas: li montras la verbon. Sed kie estas la verbo? Esperante, la verbo estas ‘esti’. Tokipone, ne ekzistas verbo ‘esti’. Anstataŭe, kiam vorto verbiĝas, ĝi aŭtomate prenas signifon de ‘esti’: soweli ‘esti besto’, suli ‘esti grava’. Foje la sama okazas en Esperanto: ‘besti’ kaj ‘gravi’ povas signifi same.
Nun ni konas unu pronomon, do ni ekkonu pli:
mi, ni; mia, nia
vi; via
ŝi, li, ri, ĝi, si, ili; ŝia, lia, ria, ĝia, sia, ilia
Ni ekzercu nin uzi mi, sina, ona, kaj ni en frazoj:
kasi ni li suli.
Tiu planto estas granda.
sona sina li wawa.
Via scio estas mirinda.
pipi ni li pipi mi.
Tiu insekto estas mia insekto.
waso sina li lukin e mi.
Via birdo vidas min.
waso li moku e pipi ni.
La birdo manĝas tiun insekton.
soweli mi li moku e kasi ona.
Mia besto manĝas sian planton.
Tiaj frazoj estus jam konataj al vi! En plej multe da lokoj en frazo, pronomo funkcias tute same kiel normala substantivo aŭ adjektivo. Sed io stranga okazas kiam mi aŭ sina estas la subjekto de frazo:
mi wawa.
Mi estas forta.
sina lukin e moku.
Vi vidas manĝaĵon.
mi sona e kasi suli.
Mi konas la grandan planton.
sina sona e suli kasi.
Vi scias la grandecon de la planto.
Tokipono havas specialan regulon: kiam mi aŭ sina estas la subjekto de frazo, ni forigas la li kiu normale sekvus la subjekton. Tio okazas ĉar frazoj kiuj komenciĝas per mi aŭ sina estas treege oftaj!