Course · Library · News · Discord · More
wasona.com

leciono 7: nomoj

Fingromontri aferojn estas bone, sed foje indas pli specifigi. Jen: nomoj! Altnivela teknologia kiu ebligas al vi paroli pri specifa afero aŭ homo. Ni lernu vortojn por aferoj kiuj ofte havas nomojn:

󱥂
nimi
nomo, vorto
󱤑
jan
homo
󱥠
sitelen
bildo, skribo; desegni (~ bildigi), skribi
󱥬
toki
parolo, lingvo; paroli, diri
󱤰
ma
tero, lando
󱥭
tomo
konstruaĵo, ĉambro, domo

Vi jam konas unu nomon: sitelen Lasina! Ni rigardu kelkajn nomojn de homoj:

󱤑󱦐󱥁󱥆󱥴󱤂󱦑
jan Nowa
homo nomata Noa (de esperanta 'Noa')
󱤑󱦐󱤉󱤶󱤂󱦑
jan Ema
homo nomata Emma (de la angla 'Emma')

De tiuj nomoj vi vidas ke:

  1. Nomoj estas adjektivoj: ili sekvas alian vorton.
  2. Nomoj komenciĝas per majuskla litero. Se vi vidas majuskligitan vorton en Tokipono, vi tuj scias ke temas pri nomo!
  3. Sitelenpone, ni skribas nomojn en grandan 󱥂 nimi. Ni nomas tiun nomo-kvadraton kartuŝo, kiel tiuj de egiptaj hieroglifoj. Por ĉiu sono en la nomo, ni elektas vorton kiu komenciĝas per tiu sono. Ekzemple, ‘Ema’ povas literumiĝi kiel 󱤉 e, 󱤶 moku, 󱤂 ala.

Ne nur homoj havas nomojn! Ni rigardu lingvon, landon, kaj urbon:

󱥬󱦐󱤗󱤂󱥁󱥣󱤉󱦑
toki Kanse
lingvo nomata la franca (de la franca 'français')
󱤰󱦐󱥬󱥆󱥣󱤍󱦑
ma Tosi
lando nomata Germanujo (de la germana 'Deutsch')
󱤰󱥭󱦐󱤧󱥆󱤶󱤂󱦑
ma tomo Loma
lando de konstruaĵoj nomata Romo (de la latina 'Rōma')

Tiuj nomoj montras al ni pli pri kiel tokipona nomo konstruiĝas:

  1. Kiam nomo tokiponiĝas, ĝi ŝangiĝas al la sonsistemo de Tokipono. Ne ekzistas d en Tokipono, do la vorto Deutsch komenciĝas per t. Kelkaj ŝanĝoj estas malgrandaj, kiel Noah → Nowa, kaj kelkaj grandaj, kiel français → Kanse.
  2. Nomo ofte ne venas de Esperanto aŭ la angla. Ni ŝatas uzi memnomojn: nomojn proprajn de landoj, lingvoj, homoj, kaj tiel plu. La nomo por la franca venas de la franca!

Ni ekzercu nin uzi la novajn vortojn kaj nomojn en frazoj:

󱥴󱤧󱤮󱤉󱤰
waso li lukin e ma.
La birdo rigardas la teron.
󱤑󱤧󱥬󱤉󱥭
jan li toki e tomo.
Homoj parolas pri domo.
󱤑󱥔󱤧󱥬󱥔
jan pona li toki pona.
Afablaj homoj parolas bone.
󱥂󱥆󱤧󱤑󱦐󱤗󱤉󱥁󱥬󱤂󱦑
nimi ona li jan Kenta.
Lia nomo estas Kenta.
󱤑󱦐󱥣󱥱󱥁󱤍󱥬󱤂󱦑󱤧󱥠󱤉󱥑
jan Sunita li sitelen e pipi.
Sunita desegnas insekton.
󱤑󱦐󱥁󱤍󱥁󱤂󱦑󱤧󱥬󱦐󱤗󱤂󱥁󱥣󱤉󱦑
jan Nina li toki Kanse.
Nina parolas france.
󱤑󱦐󱤉󱤶󱤂󱦑󱤧󱥡󱥔󱤉󱤰󱦐󱥬󱥆󱥣󱤍󱦑
jan Ema li sona pona e ma Tosi.
Emma bone konas Germanujon.

Vidu ankaŭ