Course · Library · News · Discord · More
wasona.com

leciono 9: agoj

Ni lernu pli da vortoj por agoj!

󱥱
utala
batali
󱤢
lape
dormi, ripozi
󱤕
kalama
soni; sono
󱤻
musi
amuziĝi, ludi; amuza, interesa
󱤾
nasa
stranga, nekutima, ebria

Tiuj vortoj sufiĉe simplas! Ni uzu ilin en frazoj:

󱥢󱤧󱥱󱤉󱤑
soweli li utala e jan.
La besto atakis iun.
󱥞󱤢󱤬󱥭
sina lape lon tomo.
Vi dormas hejme.
󱥂󱥆󱤧󱤾󱥩󱤴
nimi ona li nasa tawa mi.
Ŝia nomo strangas al mi.
󱤑󱤨󱤧󱤻󱥧󱤕
jan lili li musi tan kalama.
La infano amuziĝas pro sonoj.

Antaŭverboj

Foje ni volas priparoli ne nur la agon mem, sed kiel ni rilatas al ĝi. Eble ni volas fari ion. Eble ni povas fari ion. Eble ni komencas fari aŭ ankoraŭ faras.

Tokipono havas sistemon por tio, kiun ni ŝatas nomi antaŭverboj! Antaŭverbo estas kroma verbo aldonita antaŭ la ĉefa verbo. Vi jam konas iujn! Ni lernu kion ili signifas kiam ili rolas kiel antaŭverboj:

󱤖
kama
eki ..., iĝi ...
󱤈
awen
ankoraŭ fari ..., daŭre fari ..., plu fari ...

Nur kelkaj verboj tokiponaj rajtas roli kiel antaŭverboj. Do ni lernu ankaŭ la ceterajn.

󱥷
wile
voli ...; voli, bezoni, postuli
󱤘
ken
povi ...; rajtigi, ebli
󱤃
alasa
provi ..., klopodi ...; serĉi, ĉasi

Ĝuste kiel 󱤖 kama kaj 󱤈 awen, ili povas roli ambaŭmaniere, kiel kaj antaŭverboj kaj normalaj verboj!

Antaŭverboj estas tre diversuzaj! Ni rigardu kelkajn frazojn kun antaŭverboj:

󱥷󱤢
wile lape
voli dormi
󱤈󱥔
awen pona
ankoraŭ boni
󱤖󱥡
kama sona
iĝi scianta, lerni
󱤃󱤖󱥵
alasa kama wawa
provi iĝi forta

Ni provu uzi antaŭverbojn en frazoj:

󱥴󱤨󱤧󱥷󱤢
waso lili li wile lape.
La malgranda birdo volas dormi.
󱤴󱤖󱥡󱤉󱥬󱥔
mi kama sona e toki pona.
Mi lernas bonan lingvon. Mi lernas Tokiponon.
󱥞󱤃󱥩󱤰󱦐󱥬󱥆󱥣󱤍󱦑
sina alasa tawa ma Tosi.
Vi provas iri al Germanujo.
󱥬󱥆󱤧󱤈󱤾󱥩󱤴
toki ona li awen nasa tawa mi.
Lia parolo ankoraŭ estas stranga al mi.

Vidu ankaŭ