Substantivojn, verbojn, adjektivojn, pronomojn, prepoziciojn, antaŭverbojn – vi jam lernis multe! Ni paŭzu. Kiel vi scias, lingvolernado ofte koncentriĝas pri ekzercado per frazo post frazo. Sed lertiĝi ne temas nur pri ripetada ekzercado. Ĝi ankaŭ temas pri aŭskultado, kaj legado, kaj parolado kun homoj.
Por ĉi tiu leciono, ni legu rakonteton en Tokipono! Ĝi uzas nur la vortojn kaj gramatikaĵojn kiujn ni jam lernis.
parto 1: kalama li lon ma
Aŭskultu sonregistraĵon, kaj samtempe legu la tekston.
Post kiam vi finos aŭskulti, provu laŭtlegi la tekston. Vidu ĉu vi povas sekvi la signifon de la teksto! Post kiam vi finos ekzerci vin legi kaj aŭskulti, vi povos kontroli la tradukon!
soweli li lon ma kasi.Estis cervo en la arbaro.
nimi ona li soweli Mumu.Ŝi nomiĝis Mumu.
soweli Mumu li lape pona.Mumu profunde dormis.
kasi li awen e lape ona.Arboj protektis ŝian dormadon.
kalama nasa suli li kama.Venis stranga laŭta bruo.
lape li weka tan soweli.La cervo vekiĝis.
soweli li wile sona e kalama.Ŝi scivolis pri la bruo.
part 2: waso li kalama
waso lili suwi li kama.Venis ĉarma eta pasero.
nimi ona li waso Siju.Li nomiĝis Siju.
soweli li lukin e ona.La cervo rigardis la paseron.
soweli li kama sona e ni:Ŝi eksciis ĉi tion:
kalama wawa li tan waso ni.la bruo venis de ĉi tiu birdo.
waso li wile moku.La pasero malsatis.
wile ona li suli.Lia malsato urĝis.
ona li kalama suli tan ni.Do li kriis.
part 3: waso li moku pona
ni li ike tawa soweli Mumu.Tio malfeliĉigis Mumu.
soweli li wile pona e waso.La cervo volis helpi la paseron.
soweli li pana e pipi suli tawa ona.Ŝi manĝigis al li grandan raŭpon.
waso li moku e pipi.La pasero manĝis la insekton.
ni li pona tawa ona.Tio satigis lin.
Ĉu iuj tokiponaj frazoj aŭ tradukoj konfuzis vin? Eble vi ankoraŭ ne tute komprenas? Bone! Ankaŭ tio estas parto de lernado. Tiam la komunumo povas helpi. Aliĝu al aktiva tokipona grupo, montru la frazojn, kaj petu konsilon. Ĉiam estas homoj kiuj volonte helpos!
- Kontrolu la tradukon de ĉi tiu leciono al via preferata lingvo por trovi komunumojn en via lingvo!
- ma pona pi toki Epelanto kaj toki Epelanto en toki pona estas Diskordejo kaj Telegram-kanalo respektive, por esperantistoj kaj tokiponistoj, tamen ili ambaŭ ne tre aktivas.
- La granda Diskordejo “Esperanto” havas kanalon #tokipono-toki-pona kie oni parolas kaj Tokiponon kaj Esperanton.
- ma pona estas ĝenerala Diskordejo, plejparte anglalingva, sed ĝi havas esperantan kanalon. Ĝi estas bona loko por vidi komunumajn kreaĵojn kaj grandajn eventojn.
- kama sona estas anglalingva Diskordejo kiu celas novajn lernantojn!
Kiel diri cervo sen vorto por cervo
Interese, la esperanta kaj tokipona versioj ne perfekte kongruas! Esperantaj cervo kaj pasero iĝas tokiponaj “besto” kaj “birdo”. Kial?
Ni nur konservas la detalojn kiuj gravas por komuniki la ideon. Nia rakonto ne vere ŝanĝiĝus se soweli Mumu estus bovo, aŭ sciuro, aŭ simio. La leganto imagas kiun ajn beston ri volas. Ni iom faras same en Esperanto: vi povas imagi la plumaron de waso Siju per iu ajn koloro, ĉar tio ne gravas por la rakonto.
Kio se ni daŭrigas la rakonton kaj la distingo iĝas grava? Tiam novaj detaloj klarigos la imagon. Eble pli poste en la rakonto, waso Siju forflugas – tiam ni scios ke li ne estas struto. Eble la patro de soweli Mumu havas kornaron – tiam ni scios ke ŝi ne estas sciuro.
Ni pentras la bildon per detaloj unu post alia, ĝis ĝi estas sufiĉe specifa. Tiel, niaj ĉ. 130 vortoj povas kunmetiĝi por priskribi kion ajn. Vi jam konas 40 el ili, do daŭrigu!