Course · Library · News · Discord · More
wasona.com

leciono 12: petoj

Tokipone, frazo kun 󱤧 li estas deklaro, kiel la finaĵoj -as, -is, -os ĉe esperanta verbo. Sed foje, anstataŭ aserti fakton, ni volas fari peton aŭ ordonon, kiel la esperanta -u finaĵo. Por peto, anstataŭ 󱤧 li, ni uzas 󱥄 o:

󱥄
o
-u
󱤎󱤧󱥠󱤉󱥑
ilo li sitelen e pipi.
La telefono montras birdon.
󱤎󱥄󱥠󱤉󱥴
ilo o sitelen e waso!
Telefono, montru birdon!

Ni rigardu iom pli da ordonoj:

󱤑󱥄󱤮󱤉󱤪󱥔
jan o lukin e lipu pona!
Homoj, legu la bonan paperon!
󱥢󱤴󱥄󱤶󱥔
soweli mi o moku pona!
Mia besto, bonvole manĝu bone!
󱤑󱤨󱥞󱥄󱤖󱥵
jan lili sina o kama wawa!
Via infano iĝu forta!
󱥔󱥄󱥩󱥞
pona o tawa sina!
Bono iru al vi! (Bonon al vi!)

Vi eble rimarkus ke kelkaj el tiuj frazoj dividiĝas en du partojn:

Ni povas uzi ilin aparte:

󱤑󱦐󱤉󱤶󱤂󱦑󱥄󱥐󱤉󱤯󱥭
jan Ema o pini e lupa tomo!
He, Emma, bonvole fermu la pordon!
󱤑󱦐󱤉󱤶󱤂󱦑󱥄
jan Ema o!
He, Emma!
󱥄󱥐󱤉󱤯󱥭
o pini e lupa tomo!
Fermu la pordon!