Bone, por ĉiu tiu leciono, ni paŭzu pri gramatiko kaj anstataŭe filozofiumu!
Ekde antikveco, homoj provis trovi simplajn materialojn, el kiuj konsistas, aŭ al kiuj grupigeblas, ĉiuj malsimplaj aĵoj. La ĉinoj pensis pri ligno, fajro, tero, metalo, kaj akvo, la grekoj pri fajro, tero, aero, kaj akvo. Iuj aliaj sistemoj enhavis la ĉielon. Eĉ hodiaŭ, kiam scienco respondis multajn demandojn pri la mondo, la plejmulto da aferoj apartenas al unu el ‘kvar fazoj de materio’: gaso, likvo, solido, plasmo.
Kaj kompreneble, tiuj elementoj, materialoj, fazoj de materio ne priskribas la tuton de nia malsimplega mondo. Sed ili helpas nin kompreni ĝin. Do ni lernu kelkajn tokiponajn vortojn kiuj utilas por priskribi ilin:
aero, animo, esenco, signifo
akvo, fluema likvaĵo
mola solido aŭ malfluema likvaĵo, kiel sablo, argilo, pasto, gluo
malmola solido, kiel ŝtono, ligno, metalo
fajro, varma, bruli
malvarma
ĉielo; alta, dia
Same kiel klasikaj elementoj, tokiponaj vortoj ofte sentiĝas vastaj, ampleksante multajn ideojn.
- sewi estas ne nur ‘tio super ni’, sed ankaŭ la respektego kiun ni havas por io ĉiam super ni kaj ĉiam ekster atingpovo.
- kon estas ne nur ‘gaso’, ĝi enhavas la ideon de animo kiel io nevidebla, kiel io rilata al spirado.
- kiwen, ko, telo priskribas ne el kio la materialo devenis, sed kiel la materialo sentiĝas je tuŝo.
Ĉi tiu kurso nur celas montri al vi la bazon de Tokipono, do ni listigas ĉiun vorton kun mallonga traduko. Sed la traduko nur malprecize skizas la signifan kampon de vorto – la tutan amplekson de situacioj kie la vorto taŭgus. Esplori tiun signifan kampon signifos esplori la situaciojn! Kaj tio venos al vi kun tempo kaj ekzercado.
Ni lernu uzi tiujn vortojn en frazpartoj kaj frazoj:
malmolaĵo de planto, ligno
malvarma molaĵo, neĝo
dia spirito
likvaĵo kiu ebriigas, alkoholo
lete li awen e moku.
Malvarmeco konservas la manĝaĵon.
seli li moku e kiwen kasi.
La fajro konsumis la lignon.
telo li kama tan sewi.
Akvo falas el la ĉielo.
(Pluvas.)
o kama sona e kon toki!
Lernu la signifon de la parolo!