En leciono 8, ni lernis tri prepoziciojn: tawa, lon, tan, kiuj ĉiuj temas pri loko kaj direkto. Tokipono fakte havas du prepoziciojn pli:
per
kiel, kvazaŭ, simile al, same kiel
Ni lernu kelkajn vortojn kiuj bone uzeblas kun tiuj prepozicioj:
ŝanĝi; malsama, alia
labori, konstrui
briko, bloko
Memoru ke prepozicio komencas prepozician frazparton:
same kiel vi
per lingvo
per alia ilo
Kaj tiu frazparto meteblas aŭ fine de frazo:
mi toki sama sina.
Mi parolas kiel vi.
mi pali e leko kepeken ilo.
Mi faras brikojn per ilo.
Aŭ anstataŭ la verbo mem:
ona li sama sina.
Ili estas kiel vi.
ona li kepeken ilo.
Ili uzas ilon.
Movi domon
Nun vi konas ĉiujn kvin prepoziciojn: tawa, lon, tan, kepeken, kaj sama, do jen io nova pri ili: ili ĉiuj povas roli kiel ordinaraj substantivoj, verboj, aŭ adjektivoj!
moviĝi; moviĝado; moviĝanta
vera, reala, ekzistanta
kaŭzo, deveno
uzado
simila, sama
Kelkaj el ili, kiel tawa, lon, estas uzataj tiel tre ofte. Aliaj, kiel tan kaj kepeken, tre malofte. Ni rigardu kelkajn ekzemplojn:
sona mi li sama.
Mia scio estas simila.
toki sina li lon.
Via parolo estas vera.
(Kion vi diras estas la vero.)
mi wile lukin e sitelen tawa.
Mi volas spekti moviĝantan bildon. (videaĵon, filmon)
mi sona ala e tan.
Mi ne scias kial.
Ni emas strukturi frazojn tiel ke ne eblas mislegi ĉi tiujn kiel “prepoziciojn” – rimarku ke ne aperas frazparto tuj post ili!
Foje eblas fari tre similajn frazojn, krom tio ke unu havas verban tawa or lon, kaj la alia havas prepozician tawa or lon! Ne konfuzu ĉi tiujn duopojn:
jan li tawa tomo.
Iu iras al la domo. (prepozicio)
jan li tawa e tomo.
Iu movas la domon. (verbo)
mi lon ma.
Mi estas sur tero. (prepozicio)
mi lon e ma.
Mi ekzistigas teron.
Mi establas landon. (verbo)