Ni vivas en socio! Ni lernu kelkajn vortojn kiuj utilas por trovi vojon en socio:
komunumo, teamo, grupo
vojo, maniero, metodo, tradicio
interŝanĝi, komerci; merkato, vendejo
mono, valoraĵo
mortinta; mortigi
multaj, multe, tre
Ni uzu la novajn vortojn en frazoj:
nasin mute li lon.
Estas multaj tradicioj.
jan li pali lon kulupu.
Homoj laboras en teamoj.
len pona li wile e mani mute.
Bonaj vestaĵoj postulas multe da mono.
Bonaj vestaĵoj multekostas.
jan mute li moli tan utala suli.
Multaj homoj mortis pro la milito.
mi wile esun e soweli mi.
Mi volas vendi mian bovinon.
mi wile ala esun e soweli sina.
Mi ne volas aĉeti vian bovinon.
Interesaĵo kiun vi eble rimarkas: esun signifas ĝenerale ‘interŝanĝi’, sed estas sufiĉa informo en la frazoj por scii ke ĝi specife signifas ‘vendi’ en unu frazo, kaj ‘aĉeti’ en alia!
pli pri mute
mute estas tre utila vorto. Ni ne tre ofte vidas adjektivojn sur pronomoj mi, sina, ona, sed mute estas tiom utila ke ĝi aperas tiel tre ofte:
ni, multe da ni
kulupu pali li jo e mi mute.
La sindikato enhavas multe da ni.
vi (plurala), multe da vi
ona li ken sitelen e sina mute.
Ili povas foti vin (plurajn ulojn).
Ĉu vi memoras la specialan regulon kiu diras: “kiam mi aŭ sina estas la subjekto de frazo, ni forigas li”? Tiu regulo estas tre specifa! Rigardu tiujn frazojn:
mi mute li kalama musi.
Ni muzikas kune.
sina mute li sona e ni.
Multaj el vi scias tion.
Rimarku ke la li ne estas forigita. Tio estas ĉar la subjekto ne estas aŭ mi aŭ sina, sed anstataŭe mi mute kaj sina mute!
Eble tio ŝajnas kiel stranga escepto, sed memoru – la celo de li estas montri kie komenciĝas la verbo! Se ĝi estus forigita ĉi tie, ni anstataŭe supozus ke mute estas la verbo.