Demandoj kutime venas en du specoj:
- ĉu-demandoj. Ĉi tiujn eblas respondi per jes aŭ ne, pozitive aŭ negative.
- ki-demandoj. Respondi ĉi tiujn estas kvazaŭ plenigi truon en la frazo: Kiu faris? Faris kion? Al kiu? Kie? Kial?
Ĉu-demandoj
Demando
Ĉu vi memoras ke en antaŭa leciono, ni lernis nei frazon per trovi la unuan vorton de la verbo? Ni faras ion similan por ĉu-demandoj. Ni duobligas la unuan vorton de la verbo, kaj metas ala interen:
ĉu ... manĝas?
pipi li moku ala moku e len?
Ĉu la tineo manĝas la ŝtofon?
ĉu ... estas bona?
kalama musi li pona ala pona tawa sina?
Ĉu la muziko bonas al vi? (Ĉu vi ŝatas la muzikon?)
ĉu ... volas ...?
sina wile ala wile lape lon supa?
Ĉu vi volas dormi en la lito?
ĉu ... estas ĉe ...?
ona li lon ala lon ma Mewika?
Ĉu ili estas en Usono?
Iom strange al Esperanto-parolanto! Sed eblas trovi similan aferon en la mandarena (artikolo angla).
Respondo
Esperanto havas specialan vorton por ‘jes’. Tokipono anstataŭe uzas kion la finna, la mandarena, Latino, kaj multaj aliaj lingvoj faras: ni respondas per la verbo por ‘jes’, kaj la verbo + ala por ‘ne’.
sitelen li musi ala musi?
Ĉu la filmeto estas amuza?
amuza. (= Ĝi ja estas.)
ne amuza. (= Ĝi ne estas.)
La V ala V strukturo estas tre ofta! Sed estas alia:
kio? kiu?
aŭ
... aŭ kio? (= ĉu ne?)
Vi povas meti anu seme fine de iu ajn frazo por igi ĝin demando:
sitelen li musi anu seme?
La filmeto estas amuza, ĉu ne?
Vi povas respondi ĝin per musi aŭ musi ala, same kiel normala ĉu-demando! Sed la kromsignifo iomete malsamas. Se vi uzas anu seme, pli verŝajne vi atendas ke la alia homo konsentos.
Ki-demandoj
Do ni ĵus lernis ke seme signifas ‘kio?’, kaj ĝi estas la plej grava parto de ki-demandoj! seme estas kvazaŭ malplena loko en la frazo, kiun lokon la alia plenigu per sia informo:
waso li lon seme?
Kie estas la birdo? (laŭvorte 'La birdo estas ĉe kio?')
waso li lon tomo.
La birdo estas hejme.
soweli li utala e jan seme?
Kiun la besto atakis? (laŭvorte 'La besto atakis kiun homon?')
soweli li utala e jan Ema.
La besto atakis Emma.
La demando kaj la respondo aspektas tute same, krom tio ke la respondo aperas anstataŭ seme. Ĉio alia en la frazo restas en la sama ordo! Tio estas iom nekutima en Esperanto, kie demandaj vortoj (ki-vortoj) emas moviĝi al la komenco de frazo.
Utilaĵo: se vi iam ne certas pri kiel uzi seme, unue elpensu la frazon kun ebla respondo, kaj due anstataŭigu la respondon per seme. Facile!
kasi li ken moku e suno.
Plantoj povas manĝi lumon.
kasi li ken moku e seme?
Kion plantoj povas manĝi?
Vidu ankaŭ
- D: kiel diru ‘fari’? (tradukota)