Ni lernu pli esprimu nin tokipone!
senti, sperti; koro
malpura, putra, abomena
timigaĵo, timo
rompi, difekti
pilin
Por paroli pri kiel oni sin sentas, homoj ofte uzas la verbon pilin kun adjektivo:
senti sin bone
senti sin forte
mi pilin nasa.
Mi sentas min strange.
sina pilin seme?
Kiel vi sentas vin?
mi pilin monsuta tan soweli.
Mi timas bestojn.
Vi povas ankaŭ paroli pri kiel io tuŝas pilin sina, viajn sentojn:
sina pona e pilin mi.
Vi plibonigas miajn sentojn.
kon li jaki tawa pilin mi.
La aero sentiĝas malpura al mi.
Ekkrioj
Ekkrioj estas mallongaj diraĵoj kiuj povas aperi solaj, sen plena frazo. Ili povas funkcii kiel salutoj, esprimoj de emocio, aŭ respondoj en interparolado.
Ni rigardu kelkajn oftajn tokiponajn ekkriojn:
Saluton! Ni parolu!
Bone!
Komprenite.
Nekredeble! Mirinde! Mojose! Ŭaŭ!
Prave.
Bonvenon!
Sed tio ne estas plena listo! En taŭga kunteksto, preskaŭ ĉio povus esti ekkrio:
(Aĥ!) Insekto!
Unu speciala ekkrio, tamen, estas a:
aha, ehe, oho, hm
Ĝi estas ne tiom vorto, kiom anstataŭaĵo por ia ajn krio de ekscito, hezito, ĝuo kiun ni farus. Ĝi ofte aperas kun alia ekkrio, aŭ en plena frazo:
Kiom dolĉe!
Aha, eble.
ha ha ha!
Kiam uzata en plena frazo, ĝi emfazas tion kion ĝi sekvas:
mi sona ala a e ni!
Mi ne scias tion!
Ĝentila implicite
Ni ofte komplikas nian parolon kiam ni volas esti respektema kaj ĝentila:
- ❌ donu la sukeron!
- ❌ kie estas la biblioteko?
- ✅ Ĉu vi bonvolus transdoni al mi la sukeron? Dankon.
- ✅ Pardonu, mi ne intencas ĝeni vin, sed ĉu vi bonvolus montri al mi la vojon al la biblioteko?
Sed se vi parolas al mi tokipone, vi jam estas tiom ĝentila kiel necese!
- ✅ o pana e suwi!
- ✅ tomo lipu li lon seme?
Tio estas ĉar ne estas specialaj vortoj kiuj montras ĝentilecon, ne estas kontrasto kiu elstarus al aŭskultanto.