Course · Library · News · Discord · More
wasona.com

leciono 20: tempo

Ni parolu pri tempo! Vi eble rimarkis ke mi tradukas la frazojn malsame: foje ili parolas -as-e, foje -is-e, foje -os-e. Mi faras tion ĉar baze, tokipona frazo ne enhavas informon pri tempo, do la tempo povas esti iu ajn! Sed kompreneble, ni povas elekti specifigi, per temporilataj vortoj.

Ni lernu kelkajn el ili:

󱥫
tenpo
tempo, fojo, momento, situacio
󱥜
sike
ronda, ripetanta, ĉiujara; cirklo, pilko
󱤺
mun
luno, kosmaĵo
󱥤
suno
suno, sunlumo; brila, hela
󱥝
sin
nova, freŝa; denove
󱥒
poka
flanko, apudo; proksima

Vi jam scipovas paroli pri lokoj en spaco. Pri lokoj en tempo estas tre simile:

󱤬󱥫󱤖
lon tenpo kama
en venonta tempo, estonte
󱤬󱥫󱥐
lon tenpo pini
en finiĝinta tempo, pasinte
󱤬󱥫󱥁
lon tenpo ni
dum tiu ĉi tempo
󱥢󱤨󱤴󱥄󱤖󱥣󱤬󱥫󱤖
soweli lili mi o kama suli lon tenpo kama!
Mia eta kato iĝu granda estonte!
󱤰󱦐󱤧󱥆󱤶󱤂󱦑󱤧󱤰󱥣󱤬󱥫󱥶
ma Loma li ma suli lon tenpo weka.
Romio estis granda imperio antaŭ longe.

Tempo ofte rolas kiel kvazaŭ “sceno”, “kunteksto” por la resto de la parolo. Ofte, ni emas meti tian kuntekston komence de frazo, kiel mi ĵus faris en ĉi tiu kun ‘ofte’! Tokipono havas vorton kiu helpas pri tio:

󱤡
la
pri ..., rilate al ..., kiam ..., se ...
󱤘󱤡
ken la
eble, ...
󱥇󱤡
open la
komence, ...
󱤪󱤡
lipu la
pri la libro, ...
󱥫󱤡
tenpo la
foje, ...
󱥫󱥐󱤡
tenpo pini la
pasinte, ...
󱥫󱥤󱤖󱤡
tenpo suno kama la
venonttage, ...; morgaŭ, ...
󱥝󱤡󱤴󱥷󱥬󱤉󱥁
sin la mi wile toki e ni:
Denove, mi volas diri ke...
󱤴󱥉󱤉󱥁󱤬󱥫󱤖󱥒
mi pali e ni lon tenpo kama poka.
Mi prilaboros tion baldaŭ.

󱤡 la ankaŭ uzeblas inter du frazoj, unuigante ilin. La unua frazo iĝas antaŭkondiĉo ‘se aŭ kiam …’, kaj la dua iĝas la rezulto: ‘do …’.

󱥤󱤧󱥐
suno li pini.
La suno malleviĝas.
󱤴󱤢
mi lape.
Mi dormas.
󱥤󱤧󱥐󱤡󱤴󱤢
suno li pini la, mi lape.
Kiam la suno malleviĝas, mi dormas.