Ni lastatempe lernis mute, tre utila vorto!
Ni pensu iom pli pri ĝi. Ni jam scias kiel konstrui ĉi tiujn frazojn:
ĉarma kato
multaj katoj
tre ĉarma
Sed kio okazus se ni kunmetus ĉiujn ĉi? Ĉu signifus multaj ĉarmaj katoj aŭ tre ĉarma kato?
multaj ĉarmaj katoj
Tiu frazparto signifas multaj ĉarmaj katoj, ĉar suwi priskribas soweli, kaj ankaŭ mute priskribas soweli.
Sed mi opinias ke mia kato estas tre ĉarma! Kiel mi parolu pri ĝi? Kion faru se mi volas ke mute priskribu suwi, anstataŭ priskribi soweli?
Jen nova vorteto kiu helpas nin:
vorteto kiu grupigas adjektivojn
tre ĉarma kato
Hura! Nun ni povas paroli pri soweli kiu estas suwi mute!
Se vi ŝatas matematikon, vi povas koncepti ĝin kiel komenci krampujon kiu ŝanĝas la ordon de operacioj: ‘kat ĉarm mult’ kontraste al ‘kat (ĉarm mult)’.
Ni rigardu alian ekzemplon:
foto de domo
fotoj
domoj
fotoj de domo
foto de domoj
Denove, vi povas koncepti ĝin kiel ‘fot dom mult’ kontraste al ‘fot (dom mult)’.
Kompreneble, mute ne estas la sola vorto pri kiu pi helpas! Ni rigardu kelkajn aliajn vortojn:
afabla homo
malgranda homo
iom afabla
malgranda afabla homo
iom afabla homo
‘hom afabl malgrand’ kontraste al ‘hom (afabl malgrand)’.
milita scio
nova scio
nova milito
nova scio pri milito. la scio estas freŝa.
nov-milita scio. la milito estas lastatempa.
‘sci milit nov’ kontraste al ‘sci (milit nov)’.
Kial similaj tokiponaj frazoj ĉiuj esperantiĝas tiom malsimilaj?!, vi eble demandas! Esperanto ofte uzas vortospecojn por montri kiu vorto alkroĉiĝas al kiu alia vorto. Multaj estas a-vorteca, do priskribas o-vorton, katoj, kaj tre estas e-vorteca, do priskribas a-vorton, ĉarma. Kiam estas tro da sinsekvaj e-vortecaj vortoj, helpas trukoj kiel komoj aŭ krei kunmetaĵon.
Sed tokipone, substantivo, verbo, kaj adjektivo ĉiuj povas roli kiel ĉiu alia. Do vortroloj ne helpas! Anstataŭe, Tokipono simple uzas unu vorteton por regrupigi.