Course · Library · News · Discord · More
wasona.com

leciono 23: lokoj

En la antaŭa leciono, ni lernis pri 󱥍 pi. Kiel vi vidis, estas multaj frazoj kun du tute sencohavaj signifoj, depende de tio, ĉu ili havas 󱥍 pi aŭ ne. Sed estas ankaŭ multaj frazoj kiuj apenaŭ sencas se 󱥍 pi mankas! Vi ofte vidas tion ĉe nomoj:

󱥢󱥍󱤑󱦐󱤉󱤶󱤂󱦑
soweli pi jan Ema
La hundo de Emma
󱥢󱤑󱦐󱤉󱤶󱤂󱦑
soweli jan Ema
Homeca hundo nomata Emma (???)
󱥬󱥍󱤑󱦐󱤶󱤍󱤧󱤍󱦑
toki pi jan Mili
La parolado de Millie
󱥬󱤑󱦐󱤶󱤍󱤧󱤍󱦑
toki jan Mili
Homa lingvo nomata Millie (???)

Se vi ne uzus 󱥍 pi, la nomo anstataŭe apartenas al la unua vorto! Kaj tio povas esti stranga. Tial vi ofte trovos 󱥍 pi apud nomoj!

Vi ankaŭ ofte trovos ĝin post vortoj kiuj indikas lokojn, ekzemple ĉi tiuj novaj:

󱥘
selo
ŝelo, haŭto
󱤏
insa
interno, centro, mezo
󱤸
monsi
malantaŭo, dorso
󱥟
sinpin
vizaĝo, antaŭo, muro
󱤅
anpa
malsupro; venki, superi

Ni uzu ilin en frazoj:

󱥘󱤗󱤧󱤛
selo kasi li kiwen.
La ŝelo de arbo estas malmola kaj ligna.
󱥘󱥍󱤗󱥁󱤧󱥈
selo pi kasi ni li pakala.
La ŝelo de tiu arbo estas difektita.
󱥢󱤧󱤬󱤏󱥭
soweli li lon insa tomo.
La kato estas en la domo.
󱥄󱥩󱤏󱥍󱥭󱤴
o tawa insa pi tomo mi!
Iru en mian domon!
󱥟󱥍󱤑󱦐󱤂󱤧󱤍󱦑󱤧󱥔
sinpin pi jan Ali li pona.
La vizaĝo de Ali estas plaĉa.
󱤲󱤧󱤬󱤅󱥍󱥪󱥣
mani li lon anpa pi telo suli.
La trezoro estas sur la oceana planko.

Utilaĵo: ĉar 󱥍 pi nur ekzistas por regrupigi, ĝi neniam aperus antaŭ nur unu vorto! Ĉiam aperus du aŭ pli da vortoj post ĝi.