Course · Library · News · Discord · More
wasona.com

leciono 26: amo kaj identeco

Vi jam vidis ke 󱤧󱥔󱥩󱤴 … li pona tawa mi estas ofta maniero diri ‘mi ŝatas …’. Kaj, kompreneble, ni povas diri 󱥔󱤼 pona mute por paroli pri ŝategi iun. Sed tio ne egalas ami iun! Do ni rigardu vortojn por amo, kaj kion nomi viajn amatojn:

󱥅
olin
ami
󱥯
unpa
seksumi
󱤱
mama
gepatro
󱤵
mije
viro, iĉeculo, edzo; iĉa
󱤳
meli
virino, ineculo, edzino; ina
󱥾
tonsi
ipa, neduuma, genre nekonforma; transgenra

Multaj lingvaj kursoj komenciĝas per vortoj por “viro, virino, knabino, knabo, patrino, patro” kaj tiel plu. Tokipone, genro ne tiom gravas. Vi ne vidos 󱤵 mije, 󱤳 meli, 󱥾 tonsi en ĉiu frazo. Ili plejparte aperas kiam ni priparolas sociajn atendojn pri genro, kaj precipe tiujn pri amrilatoj.

󱤴󱥅󱤉󱤵󱤴
mi olin e mije mi.
Mi amas mian koramikiĉon.
󱤱󱥄
mama o!
Panjo! (aŭ) Paĉjo!
󱤴󱥅󱤉󱤳
mi olin e meli.
Mi inseksemas.

La vortigo ‘neduuma’ venas de lastatempa okcidenta kulturo, sed identeco alia ol iĉa kaj ina ekzistas en multaj aliaj kulturoj de diversaj epokoj, kiel la skitaj enarei, samoaj fa’afafine, tajaj kathoey, kaj tiel plu. 󱥾 tonsi estas vorto por priskribi iun ajn el ili, ĝi ne implicas iun ajn specifan kulturon.

Jen pli da ekzemploj de situacioj kie genro povas esti grava:

󱤥󱤴󱤧󱤵
len mi li mije.
Mi vestas min virece.
󱤑󱥅󱤴󱤧󱥾
jan olin mi li tonsi.
Mia amato estas neduuma.
󱤴󱤳󱤉󱥛󱤴󱤙󱦇
mi meli e sijelo mi kepeken misikeke.
Mi inecigas mian korpon per medikamento.

pluraj subjektoj

Ni jam vidis kiel ‘e … e …’ uzeblas por meti plurajn objektojn en frazon, kaj kiel ‘li … li …’ uzeblas por meti plurajn verbojn. Sed ni ne povas simple apudmeti du subjektojn, ĉar vi ne scius kie unu finiĝas kaj alia komenciĝas. Por solvi tiun problemon, ni uzas novan vorteton inter ili:

󱤊
en
kunligas subjektojn
󱤴󱤊󱥆󱤧󱥬
mi en ona li toki.
Mi kaj ŝi babilas.
󱥢󱤊󱥴󱤧󱥱
soweli en waso li utala.
La besto kaj la birdo interbatalas.
󱤳󱤊󱤵󱤧󱥯
meli en mije li unpa.
La virino kaj la viro seksumas.

Vidu ankaŭ