Ni parolu pri koloroj!
koloro, speco; kolora
blanka, hela
nigra, malhela
ruĝa, fuksia
flava
verda, verdblua, bluverda, blua
En sitelen pona, multaj koloraj vortoj aspektas kiel kunmetaĵoj: ili konsistas el triangulo de kule kunmetita kun alia vorto, kiel ala, uta, suno, kasi. Estas kelkaj aliaj kunmetitaj signoj: moku, pali, kepeken havas luka, kaj kalama, pana, sona, toki uzas tri etajn strekojn kiujn ni nomas ‘eligiloj’. Gratulon al vi se vi rimarkis tiujn komunaĵojn antaŭe!
La koloraj vortoj, kompreneble, signifas tutan gamon de koloroj, ne nur tiujn listigitajn ĉi tie. laso estas aparte interesa: Tokipone, verdo kaj bluo estas nur nuancoj de unu koloro, kiel en la japana, la vjetnama, la zulua kaj multaj aliaj. Tiuj ĉi du frazoj kune sencas tokipone, sed ne angle:
ankaŭ
sewi li laso.
La ĉielo estas blua.
kasi kin li laso.
Ankaŭ la herbo estas verda.
Ĉu oni bezonas kolorojn?
Kiel genroj, tokiponaj koloroj uziĝas malpli ofte ol vi atendus. En naturaj lingvoj, koloroj ofte rolas kiel mallongaĵoj por signifi ion multe pli specifan: blanka verso, la nigra merkato, verda urbo (t.e. Herzberg am Harz). Tokipono ne ŝatas mallongaĵoj kiuj ne trafas la punkton:
ma tomo laso
urbo verdkolora
ma tomo pi toki Epelanto
verda urbo
esun pimeja
merkato nigrakolora
esun len
nigra merkato
Estas granda malsamo inter blanka domo kaj la Blanka Domo:
tomo walo
blanka domo
tomo ni la jan li lawa e ma Mewika.
la Blanka Domo
Mi nur mencias tion nun, ĉar koloroj estas la plej klara ekzemplo, sed la sama principo aplikiĝas al iu ajn frazo! Antaŭ ol uzi adjektivon, ofte utilas paŭzi kaj pensi: ĉu tiuj adjektivoj trafas la gravan punkton, kiun vi celis priparoli, aŭ estas simple mallongaĵo por signifi iun alian?