Nur unu grava vorto restas por lerni, antaŭ ol ni atingos la malseriozaĵojn!
sed, nur
taso povas esti normala adjektivo kiu signifas “nur”, sed ankaŭ eblas meti ĝin komence de frazo por signifi “sed”.
mi taso li sona e ni.
Nur mi scias tion.
mi awen wan taso.
Mi restas sola.
taso mi awen pilin pona.
Sed mi daŭre fartas bone.
La malserioza parto!
n estas ekkrio ĝuste kiel a, sed naze:
nu...
n... mi sona ala.
Nu... Mi ne scias.
mu estas tia bleko, kia venas de besto! Kia besto? Nu, ia ajn:
mu, miaŭ, boj, hen...
Homoj ofte uzas mu malserioze, sed ĝi ankaŭ serioze utilas. Se kalama estas priskribo de sono, mu estas imito de sono:
mi kute e kalama suli.
Mi aŭdis laŭtan bruon.
mi kute e mu suli.
Mi aŭdis laŭtan bum.
ike la ilo li awen mu e mi.
Bedaŭrinde, la apo daŭre sciigas min.
Pli da vortoj?
Ni trarigardis ĉiujn vortojn kiujn vi bezonas por paroli la lingvon. Sed homoj uzas iomete pli da vortoj ol tion. Kial? Ĉar vortoj ne ĉiam temas pri la plej efika dezajno. Ili temas ankaŭ pri amuziĝo. Kaj eble neniu vorto pli reprezentas amuziĝon ol ĉi tiu:
lavurso; lavurseca besto, kiel kakomistlo, ruĝa pando, kinkajuo
Ĝi estas tiom longa! Kaj tiom specifa! Ĉar temas pri ŝerco de la unua de aprilo de 2009. Sed homoj memoris ĝin post multaj jaroj, kaj amis ĝin! Ĝi iĝis kvazaŭ maskoto.
Ankaŭ ĉi tiuj du vortoj bezonas historian noton:
(interagi kun) Tokipono: La lingvo de bono (2014), de Sonja Lang
(interagi kun) Tokipona vortaro (2021), de Sonja Lang
Tiuj vortoj indikas specife librojn faritajn de Sonja Lang, la kreinto de Tokipono. Kial ili havas specialajn vortojn? Eble ĉar ili estas amuzaj. Eble ĉar homoj ŝatas paroli pri kio estas en la libroj, kaj kio ne estas en la libroj – do tiuj vortoj utilas.
Se vi aliĝos al tokipona komunumo, vi preskaŭ certe vidos pli da vortoj. Kiam tio okazos, imagu ilin kiel kulturaĵojn. Ili ekzistas ne por funkciigi la lingvon – vi nun jam vidis ĉion pri kiel ĝi funkcias! – sed por eksperimenti, por amuziĝi, por esti kreema, por fari engrupajn ŝercojn.
kijetesantakalu tonsi li lanpan ala lanpan e soko?
Ĉu la neduuma lavurso ŝtelas fungojn?
Vi eble ne konas la vorton lanpan, sed vi povas legi la tradukon, kaj vi nun sufiĉe scias por elpensi taŭgan anstataŭon per oftaj vortoj ( kama jo)! Estas same por aliaj vortoj kiujn vi eble renkontos praktike.