Course · Library · News · Discord · More
wasona.com

leciono 8: prepozicioj

Nun ni konas kelkajn landojn, do ni parolu pri vojaĝado! Sed kiel oni diru “iri al” kaj “veni de”? Por tio, ni bezonos kelkajn verbojn:

󱥶
weka
forigi, foriri; for, mankanta
󱥌
pana
doni, meti
󱤖
kama
veni
󱤈
awen
resti, sekurigi; restanta, sekura

Apud tiuj verboj vi ofte trovas prepoziciojn:

󱥩
tawa
al
󱤬
lon
ĉe, sur, en
󱥧
tan
de, el, pro

Prepozicio estas vorto kiu staras antaŭ alia vorto, kaj montras al vi ĝian rolon en la frazo. Prepozicio + la vorto al kiu ĝi kroĉiĝas nomiĝas prepozicia frazparto:

󱥩󱥢
tawa soweli
al la besto
󱤬󱤰
lon ma
sur tero, en kamparo
󱥧󱥭
tan tomo
de la domo

Tokipone, prepoziciaj frazpartoj funkcias laŭ du manieroj. Unue, ni povas meti ilin fine de frazo. Per tio ni povas indiki lokon kaj direkton de ago:

󱤴󱥌󱤉󱥴󱥩󱤗
mi pana e waso tawa kasi.
Mi metas birdon sur arbon.
󱥴󱤧󱤈󱤬󱤗
waso li awen lon kasi.
La birdo restas sur arbo.
󱥞󱥶󱤉󱥴󱥧󱤗
sina weka e waso tan kasi.
Vi forigis la birdon de la arbo.

Due, kion fari se ni volas priparoli lokon aŭ direkton…sen alia okazo? Bonŝance, ankaŭ tio eblas. Prepoziciaj frazpartoj povas aperi tuj post 󱤧 li, kaj funkcii kiel la verbo tute memstare. Kiam prepozicioj verbiĝas, ili signifas: 󱥩 tawa ‘iri al’, 󱤬 lon ‘esti ĉe’, 󱥧 tan ‘veni de’:

󱤑󱦐󱤉󱤶󱤂󱦑󱤧󱥩󱤰󱦐󱥁󱤍󱤑󱥆󱥁󱦑
jan Ema li tawa ma Nijon.
Emma iras al Japanujo.
󱤑󱦐󱥁󱤍󱥁󱤂󱦑󱤧󱤬󱤰󱦐󱤧󱥱󱥣󱤍󱦑
jan Nina li lon ma Lusi.
Nina estas en Rusujo.
󱤑󱦐󱤶󱤍󱤧󱤍󱦑󱤧󱥧󱤰󱦐󱤗󱤂󱥁󱥣󱤉󱦑
jan Mili li tan ma Kanse.
Millie venas de Francujo.

Ni ekzercu nin per tiuj frazoj:

󱤴󱥩󱤰󱤗
mi tawa ma kasi.
Mi iras al la planta tero.
(Povus esti arbaro, herbejo, ie kun plantoj abundaj.)
󱥡󱤧󱥶󱥧󱤴
sona li weka tan mi.
Scio foriris de mi.
(Mi forgesis.)
󱥢󱥦󱤧󱥔󱥩󱤴
soweli suwi li pona tawa mi.
Ĉarmaj bestoj plaĉas al mi.
(Mi ŝatas ĉarmajn bestojn.)
󱤑󱦐󱥁󱥆󱥴󱤂󱦑󱤧󱥬󱥩󱤑󱦐󱤉󱤶󱤂󱦑
jan Nowa li toki tawa jan Ema.
Noah parolas al Emma.
󱤑󱤧󱥬󱦐󱥬󱥆󱥣󱤍󱦑󱤬󱤰󱦐󱥬󱥆󱥣󱤍󱦑
jan li toki Tosi lon ma Tosi.
Homoj parolas la germanan en Germanujo.

Vidu ankaŭ