Vi eble rimarkis frazojn kiel:
jan li toki Inli.
La homo parolas la anglan.
jan li toki Inli.
La homo parolas la anglan.
jan li musi Manka.
La homo ludas Minecraft.
jan li musi Manka.
La homo ludas Minecraft.
Sed en Esperanto, tiuj frazoj estus Subjekto-Verbo-Objekto. ‘la angla’ aŭ ‘Minecraft’ estus la objekto de la frazo. Sed ne estas objekto en la tokipona frazo – vi povas vidi tion, ĉar ne estas e. Kiel do ĝi funkcias?
Nu, la traduko estas iom konfuza. Jen ĝia signifo pli laŭvorte:
jan li toki Inli.
La homo parolas angle.
jan li toki Inli.
La homo parolas angle.
jan li musi Manka.
La homo ludas Minecraft-e.
jan li musi Manka.
La homo ludas Minecraft-e.
Ni jam parolis pri tio ke adjektivoj kaj adverboj estas la sama afero en Tokipono. Kaj nomoj estas adjektivoj, do konsekvence, ili povas esti ankaŭ adverboj! Tio gramatike similas al frazoj kiel:
jan li toki suwi.
La homo parolas dolĉe.
jan li toki suwi.
La homo parolas dolĉe.
jan li musi pona.
La homo ludas bone.
jan li musi pona.
La homo ludas bone.
Ĉu ekzistas alternativoj?
Jes! Fakte, tiu ĉi stilo kun nomoj kiel adverboj populariĝis sufiĉe lastatempe. La pli malnova stilo aspektas ĉi tiel:
jan li toki lon toki Inli.
La homo parolas en la angla.
jan li toki lon toki Inli.
La homo parolas en la angla.
jan li toki kepeken toki Inli.
La homo parolas per la angla.
jan li toki kepeken toki Inli.
La homo parolas per la angla.
jan li musi lon musi Manka.
La homo amuziĝas en Minecraft.
jan li musi lon musi Manka.
La homo amuziĝas en Minecraft.
jan li musi kepeken musi Manka.
La homo amuziĝas per Minecraft.
jan li musi kepeken musi Manka.
La homo amuziĝas per Minecraft.
Ĉu mi rajtas diri ‘toki e toki …’ aŭ ‘musi e musi …’?
Tio estis sufiĉe ofta antaŭ longe! Sed nuntempe, oni eble komprenos la signifon iomete alie ol kiel vi celas:
jan li toki e toki Inli.
La homo parolas pri la angla.
(sencas, sed en alia situacio)
jan li toki e toki Inli.
La homo parolas pri la angla.
(sencas, sed en alia situacio)
jan li musi e musi Manka.
La homo amuzas Minecraft. (???)
jan li musi e musi Manka.
La homo amuzas Minecraft. (???)