Course · Library · News · Discord · More
wasona.com

D: kiel mi parolu pri grandaj nombroj?

La kurioza afero pri grandaj nombroj estas ke vi bezonas ilin malpli ofte ol vi pensas.

Estas granda, sigifoplena malsamo inter ‘Tigro tuj atakos nin!’ kaj ‘Du tigroj tuj atakos nin!’ Eble vi povus forbatali unu tigron, sed estus senespere kontraŭ du.

Sed komparu ‘77 tigroj tuj atakos nin!’ kaj ‘78 tigroj tuj atakos nin!’ – ĉu vere gravas? Ajnokaze viaj decidoj kaj via sorto estus pli-malpli same. Do plej ofte, ni vere bezonas nur tri nombrovortojn: 󱥳 wan, 󱥮 tu, 󱤼 mute.

Kiam temas pri malgrandaj monsumoj, pli da precizeco povas efektive helpi. Eble vi povas aĉeti ion kio kostas 77 stelojn, sed se ĝi kostus 78, mankus al vi unu stelo. Por nombroj sub aŭ ĉirkaŭ cent, ni uzas vortojn 󱥳 wan, 󱥮 tu, 󱤭 luka, 󱤼 mute, 󱤄 ale, kvazaŭ ili estus moneroj kun valoroj 1, 2, 5, 20, kaj 100:

󱤼󱤼󱤼󱤭󱤭󱤭󱥮󱥳
mute mute mute luka luka luka tu wan
78 (= 20 + 20 + 20 + 5 + 5 + 5 + 2 + 1)

Sed super 100, tiu sistemo rapide iĝas teda:

󱤄󱤄󱤄󱤄󱤄󱤄󱤄󱤄󱤄󱤄󱤄󱤄󱤄󱤄󱤄
ale ale ale ale ale ale ale ale ale ale ale ale ale ale ale
1500 (= 100 + 100 + 100 + ...)

En 2021, jan Kapilu kaj jan Tepo elpensis sistemon etenditan kaj retrokongruan (angla artikolo) por priparoli grandajn nombrojn: 󱤄 ale, anstataŭ aldoni 100 al la ĝis nun dirita nombro, obligas ĝin per 100.

󱤭󱤭󱤭󱤄
luka luka luka ale
1500 (= (5 + 5 + 5) * 100)

Tio estas utila por jaroj en la gregoria kalendaro, kaj aparte oportuna por la nuna jarmilo:

󱤼󱤄󱤼󱤭
mute ale mute luka
2025 (= 20 * 100 + 20 + 5)

Utilaĵo: vi povas imagi disigi nombrojn en duopojn da ciferoj: 2025 -> 20,25, 123456789 -> 1,23,45,67,89, traduki ĉiun duopon (kiel 23 kaj 67), kaj unuigi ilin per 󱤄 ale. “Obligi per 100” nur alimaniere priskribas la saman operacion!

Skribante per latinaj literoj, vi povas ankaŭ mallongigi grandajn nombron per W, T, L, M, A:

󱥫󱥜󱤽󱤭󱤭󱤭󱥮󱥮󱤄󱤼󱤭󱤭󱤭󱥮󱥮󱤡
󱥫󱤺󱤽󱤭󱥮󱥮󱤡
󱥫󱥤󱤽󱥳󱤡
󱤰󱦐󱥨󱥇󱥣󱤍󱦑
󱤧󱤖󱥱󱤉󱤰󱦐󱥎󱥄󱥖󱥱󱤟󱤈󱦑

tenpo sike #LLLTTAMLLLTT la, tenpo mun #LTT la, tenpo suno #W la, ma Tosi li kama utala e ma Posuka.
La 1-an de Septembro 1939, Germanujo invadis Pollandon.