Tokipono uzas latinajn literojn ekde 2001, kaj Sitelenponon ekde 2014. Sed ekzistas alia skribsistemo – sitelen sitelen, ankaŭ konata kiel sitelen suwi. Ĝin kreis Jonathan Gabel en 2009. Ĝi aspektas tiel ĉi:
La plejmulto da tokiponistoj hodiaŭ ne kapablas legi sitelen sitelen, kaj tre malmultaj uzas ĝin. Kvankam sitelen pona estas efektive uzata en neformala babilado, sitelen sitelen kutime nur uziĝas por ornamado.
Se vi volas lerni legi kaj skribi sitelen sitelen, vi povas uzi la lecionojn de Jonathan Gabel.