sitelen pona ege mojosas! Sed ĝi ankoraŭ ne estas en Unikodo. Normale tiparoj nur okupiĝas pri signoj kiujn Unikodo difinas. Tio signifas ke tiparoj en via aparato verŝajne entute ne konas Sitelenponon.
Por solvi tion, vi povas instali sitelenponan tiparon! Estas pli ol cent inter kiuj vi povas elekti, do mi elstarigu kelkajn:
- nasin nanpa de jan Itan estas la tiparo kiun ni uzas en ĉi tiu retejo. Ĝia dezajno estas sufiĉe rigida kaj geometria.

- sitelen seli kiwen de jan Lepeka havas dezajnon pli ludeman, manskriban.

- nasin sitelen pu mono estas alia kun manskriba dezajno. Ĝi uzas la manskribon de Sonja Lang el ŝia libro de 2014, plus kelkajn novajn signojn kiujn desegnis jan Pensa.

Vi ankaŭ konu la jenan tiparon tre historie gravan:
- linja pona de jan Same. Ĝi estis prilaborata dum 2016–2021, kaj ĝi estis la unua populara sitelenpona tiparo. Ĝia dezajno estas iomete nenorma kaj aspektas multe pli larĝa kaj pli kvadrata ol la plejparto da nuntempaj tiparoj. Dum linja pona estis populara, sitelen pona akiris kelkajn novajn signojn, kiel kijetesantakalu kaj monsuta.

En Diskordo, ni havas roboton, ilo Linku, kiu povas bildigi tekston per iu ajn sitelenpona tiparo! Tiel vi povas babili per Sitelenpono sen instali ion ajn.
En komputilo, vi povas elŝuti iun el la tiparoj supre, kaj alklaki ĝin. Via sistemo do provos instali ĝin.
En poŝtelefono, instali tiparojn estas tre malfacile. Vi eble devus alparoli iun kun teknika scio.
Teknikaj detaloj: askiaj kaj UCSUR-aj tiparoj
Estas ĉefe du metodoj krei sitelenponan tiparon, kiujn ni nomas askiaj tiparoj kaj UCSUR-aj tiparoj.
Per askiaj tiparoj, vi tajpas latinajn literojn, kaj ilin konsumas la tiparo, kiu aŭtomate ŝanĝas ilin al sitelenponaj signoj dum bildigado.
- 🎉 estas tre intuicie uzi ilin!
- 🙁 multe da laboro necesas por krei ilin.
- 🙁 ne tiel funkcias aliaj skribsistemoj en komputiloj.
Per UCSUR-aj tiparoj, anstataŭ tajpi latinajn literojn, vi tajpas signojn de alia parto de Unikodo. Unikodo intence lasis tiun parton malplena, por ke aliaj povu uzi ĝin por propraj privataj celoj. Do alia organizaĵo, UCSUR, decidis ke tiu parto nun enhavas Sitelenponon.
- 🎉 tiel funckias aliaj skribsistemoj!
- 🎉 malpli da laboro necesas por krei ilin!
- 🙁 uzi ilin estas pli malfacile: vi devus instali enigilon tian, kiaj ekzistas por ĉinsignoj, aŭ krei klavaranĝon.