Kvantaj nombrovortoj
Ni parolu pri nombrovortoj!
wan
unu; unuiĝinta, unuigita
unu; unuiĝinta, unuigita
tu
du; apartiĝintaj, apartigitaj
du; apartiĝintaj, apartigitaj
luka
kvin, mano
kvin, mano
mute
multaj
multaj
ale
ĉiuj, ĉiu
ĉiuj, ĉiu
kipisi
peco, parto; dividi
peco, parto; dividi
Tokipono havas vortojn por 1, 2, 5, sed ne 3 aŭ 4! Sed tio ne tiom strangas. Vi povas koncepti wan, tu, luka kiel monerojn kun valoroj 1, 2, kaj 5. Ni provu nombri de 1 ĝis 10:
wan
unu
unu
tu
du
du
tu wan
tri
tri
tu tu
kvar
kvar
luka
kvin
kvin
luka wan
ses
ses
luka tu
sep
sep
luka tu wan
ok
ok
luka tu tu
naŭ
naŭ
luka luka
dek
dek
En multaj situacioj, scii nur malgrandajn nombrojn sufiĉos. Sed se vi volas paroli pri aĉetoj aŭ la gregoria kalendaro, estas aldona paĝo pri grandaj nombroj fine de la paĝo.
Ordaj nombrovortoj
Kutime, nombrovortoj estas simple adjektivoj:
kala wan
unu fiŝo
unu fiŝo
soko tu tu
kvar fungoj
kvar fungoj
mun luka
kvin monatoj
kvin monatoj
Sed tiuj estas kvantaj nombrovortoj, kiuj nombras kvanton de aĵoj. Ankaŭ ekzistas ordaj nombrovortoj, kiuj indikas lokon en vico. Por fari ordan nombrovorton, simple uzu nanpa + nombro:
nanpa
nombro; numero; [nombro]-a
nombro; numero; [nombro]-a
kala nanpa wan
la unua fiŝo
la unua fiŝo
soko nanpa tu tu
la kvara fungo
la kvara fungo
mun nanpa luka
la kvina monato
la kvina monato
(Parenteze, nanpa estas speciala! Ĝi ne uzas pi.)